avatar
Attila Schimmer
Austria, Vienna
Attila Schimmer
Attila MünchenFészek 201006aVers 2005 okt kleinAttila 2005 Nov04 klein 2005 okt

Attila Schimmer

Vienna
Plays Today:
53
Total Plays:
828,044
Profile Views:
1,032,651
Subscribers:
1,772
Followers:
243

FEATURED ARTISTS

Slaw6
Jim Jenkin
STX
Outfall

Songs

About Attila Schimmer

Aŭtobiografio
Mi naskiĝis en Budapeŝto, la abiturientan ekzamenon mi faris en la faka mezlernejo pri restoracia industrio. En mia 10-a jarago mi komencis gimnastikadon en la sportkluboj KSI kaj Dózsa, poste 2,5 jarojn mi ludis naĝpilkadon. Post la mezlernejo laŭ la konsiloj de mia plej bona amiko,
samklasano János Nagy (futbalisto, poste unu el la steluloj de la sportklubo MTK) mi komencis lerni la kantadon. Mia unua instruisto estis Babi Kovács, baldaŭ poste Zsuzsa Kósa en la budapeŝta kantostudio de OSzK, kaj post la sukcesa ekzameno en la estradmuzika studio de la Hungara Radio mi iĝis lernanto ĉe Tamás Balassa P.
Dum mia lernado-periodo mi ne povis sufiĉe enspezi por vivteni min, do tiutempe mi laboris lau mia lernita profesio kiel kelnero en la Hotelo Hilton.
Kiel 20-jarulo mi decidis, ke kantado estos la ĉefa afero en mia vivo, do kiam oni ofertis laboreblon en revuo de Cenario en Vieno, mi tuj akceptis ĝin. Samtempe mi faris sukcesan akceptan ekzamenon al la opereta kaj muzikala fako de la Viena Ŝtata Konservatorio.
Post kvar jaroj kaj fina ekzameno mi tuj iris al turneo por ludi en la "Superstelulo Jesuo Kristo", kion ni prezentis ĉefe en Germanio kaj Svisio.
Post tio sekvis miaj teatrejaj jaroj en la Urba Teatro de Baden bei Wien kaj en St. Pölten, kaj denove venis la revuoj.
Tri jarojn mi turneadis en la lando kun la "Revuo Angelo Conti", sed faris gastviziton ankau al Italio, Svisio kaj Germanio.
En 2002 finfine pretigis mia memstara programo kun la titolo "Das Tier in mir", kion mi unuafoje prezentis en Vieno.
Tiu "cirka vivo" placas al mi, tamen mi ne neglektas la teatron, tial regule akceptas iujn tieajn rolojn, kiel lastatempe sur la scenejo de "Bu ehne 21" aŭ "Gloria Theater" en Vieno. Aldoniĝis al ili ankaŭ pli aŭ malpli grandaj roltaskoj en filmoj, operetaj kaj preĝejaj koncertoj.
Lastatempe mi pasigas ciam pli da tempo en Hungario, kie helpas al mi tiel afablaj kaj sindonaj kolegoj, kiel mia kvazaŭ-frato Péter Berentei, aŭ la teksto-verkisto Iván Bradányi, la komponisto Sándor Munkácsi, la kantisto Kati Rácz (por mi ŝi estas pli ol monda stelulo), kaj mia amiko, la mirinda verkisto de teatraj tekstoj Géza Csemer, kiuj helpis al mi neniam perdi la ligigon al Budapesto.
Péter Berentei helpis al mi trovi vojon al miaj unuaj hungariaj televidaj roloj, en la jaro 2005 estis eldonita mia unua hungarlingva KD, aperonta laŭplane ankaŭ en Esperanto.
En aŭgusto 2008 mi koncertis du foje en Mariboro/Slovenio okaze de la kongreso de la Eŭropa Esperanto Unio. Tie mi konatiĝis kun Manuel Pancorbo Castro el Madrido kiu tuj tradukis por mi hispanan kanzonon. Gi estis tiel perfekta, ke poste ni decidis fari nian unuan komunan projekton:
hispanaj kantoj en esperanto aperonta espereble baldaŭ.

Plays Today: 53

Total Plays: 828,044

Profile Views: 1,032,651

Subscribers: 1,772

Followers: 243

Attila schimmer has no Merchandise yet.
Attila schimmer has no Events yet.
838080
838081
838084
838085
838190
839145
973831
:blush: :scream: :smirk: :smiley: :stuck_out_tongue_closed_eyes: :stuck_out_tongue_winking_eye: :rage: :disappointed: :sob: :kissing_heart: :wink: :pensive: :confounded: :flushed: :relaxed: :mask: :heart: :broken_heart: :expressionless: :sweat: :weary: :triumph: :cry: :sleepy:

#title

#text

#title

#text


Please wait. Verifying...